Kial la inerto mola tiel, ĝis la fundo anima, forgeson verŝis do en min, kvazaŭ estus mi trinkinta per soifega gorĝo ducent pokalojn el la Lethe-dorm'? Glora Maecenas, min ofte vi mortigas per ĉi demando. Malhelpas dio, dio ja, ke la jambojn komencitajn, la promesitan poemaron kunrulu mi en plena pret'. Ĉar mi ardas, kiel iam ardis por Samosa Bathyllos Anakreono el Teos, kiu per la kava liro sian amon ofte lamentis laŭ improviza versmezur'. Vi mem, povra, ardas, tamen, se pli bele la flam' ne flagris el l' okupita Ilion', benu sorton! Min turmentas Phryne, libertulino, kiun ne kontentigas unu vir'. |